Piediradoj



FOTAĴOJ      HEJMEN

Popola sporto


Oftaj demandoj



Kio estas Internacia Popolsporta Unio?

Internacia popolsporta unio(IPU) estas traduko de germana lingvo - Internationaler Volkssport Verband. Tio estas nekomerca organizaĵo de volontuloj. Ĝi estis fondita en la 1972-a en urbo Munkeno (Germanio). Celoj de la organizaĵo estas plifortikado de sano per nekonkursaj sportoj en freŝa aero kaj disvolvo de amikeco inter popoloj per partopreno en popolsportaj eventoj. Retejo de IPU estas www.ivv.org

Kiu estas membroj de Internacia Popolsporta Unio?

Ĝiaj membroj estas naciaj popolsportaj unioj, kiuj konsistas el lokaj kluboj. Membroj de kluboj aranĝas popolsportajn eventojn en kiuj rajtas partopreni membroj de popolsportaj kluboj el tuta IPU. Fine de ĉiu jaro oni kolektas informon pri estontaj eventoj kaj eldonas Kalendaron por sekva jaro. Ĉiu sportulo povas plani sian partoprenon en eventoj en tuta mondo.

Kiaj sportoj estas en popolaj sportoj?

Popolaj sportoj estas piedirado, bicikla promenado, naĝado, skiado, glitkurado. Sed plejofte oni okupiĝas pri piedirado.

Kio etas Programo de atingoj?

Ĉiu membro de popolsporta klubo povas havi du kajerojn - de eventoj kaj de trairitaj distancoj. En la unuan oni skribas pasintajn eventojn, en la duan oni skribas trairitajn dum eventoj distancojn. Oni konkursas nek en rapideco, sed en kvanto de eventoj aŭ kilometroj.

Kiel funkcias Programo de premiado de atingoj?

Post kolekto de difinitaj kvantoj de eventoj aŭ kilometroj de distancoj oni ricevas iun premion: insignon, kojnoflagon au atestilon.

En urbo Gelenĝiko oni havas Klubon de popola sporto de la 2003-a. Sed ĝi estas sola en Ruslando. Nia klubo estas klubo de rekta membrado en IPU. El eksa Sovetunio nur Estonio, Ruslando kaj Latvio estas membroj de IPU.

Vi povas ligi kun ni laŭ:
8-86141 53502 aŭ
retadreso

Rambler's Top100
Яндекс цитирования
Hosted by uCoz