PIEDIRADOJ


New
ŜTONURBO

Click Here!

  РУССКИЙ  

FOTAĴOJ      POPOLA SPORTO

Montara klubo. Ripozo en urbo Gelenĝiko


   Gastoĉambroj en privata domo estas je via dispono. Ni loĝas sur Nigramara bordo en ripozurbo Gelenĝiko de Krasnodara teritorio. La urbo situas sur bordo de Gelenĝika golfo. La domo troviĝas en la sud-okcidenta parto de la urbo. Tiu ĉi parto nomiĝas Dika Kabo. Ĝis sabla plaĝo de Gelenĝika golfo kaj akvaparko estas nur 300 m.

   Oni ankaŭ povas baniĝi en malferma maro (30 minutoj perpiede). Tie estas ŝtonoza plaĝo. Por kompensi viajn penojn vi havos malpli da najbaraj ripozantoj kaj multe da pitoreskaj ĉemaraj rokoj. En la urbo vin atendas multaj distriloj: 3 akvaparkoj, parko de ekstremaj amuzoj "Admiralo Vrungelo", akvaj transportiloj, 2 ŝnurvojoj ĝis montopintoj, koncertoj de gast-artistoj, diversaj vingustumadoj, restoracioj ktp.

   Produktovendejojn, kafejojn vi renkontos jam post 100 m de via loĝloko. Loka bazaro troviĝas je 5 minutoj perpiede, centra bazaro je 20.

   Ni havas ĉambrojn por 2-3 personoj. Multaj mebloj kaj aranĝado de ĉambroj estas el lignaĵo. Varma kaj malvarma akvo funkcias konstante. Ni havas ankaŭ klimatigilon. Vi povas elekti ĉambron kun necesejo interne aŭ en koridoro. Duŝejoj por 2-3 ĉambroj estas en la koridoro. Je via dispono vi havos kuirejon kun gasforno, fridujo kaj manĝilaro. Ni provizos al vi ankaŭ gladilon. Nia domo havas korton kun subtropika kaj suda plantaro. Nia strato estas nur kun unu eliro, bruo de kajo ne tro ĝenos vin. Ĉe ni regas familia etoso.

    Bansezono daŭras ĉe ni de mezo de majo ĝis mezo de oktobro. Tio ĉi estas varma sezono. Ĝi karakteriziĝas per relative altaj temperaturoj de la aero (tage 25-35 gradoj de Celsius, nokte 20-30 gradoj). Ni rekomendas dum tiu ĉi tempo unutagajn aŭto- kaj piedekskursojn en montaro kaj sur marbordo. Tio pliriĉigos viajn sciojn pri nia urbo, forprenos viajn streĉojn.

    De mezo de la oktobro ĝis mezo de la majo ni havas varmetan sezonon. Mezaj temperaturoj de la plej malvarmaj monatoj januaro kaj februaro estas + 5 gradoj de Celsius. Konstanta neĝa tavolo kuŝas surtere nur je alteco 800 m super marnivelo. Ĝi komencas degeli en marto kaj tiam eblas spekti multdekmetrajn akvofalojn! Dum varmeta periodo ankaŭ eblas fari piediradojn al montaro kaj marbordo. En majo, septembro kaj oktobro estas la plej favora tempo por multtagaj piediradoj - estas nek tro varme, nek malvarme. La itineron de via piedirado vi povus elekti en nia retejo.


   La plej alta akvofalo de Gelenĝiko

   Ni ne altrudas al vi piediradojn, se vi ekdeziros simple ripozi ĉe marbordo.

Mendi ĉambron, ekskurson aŭ piediradon vi povus laŭ telefonnumero:
8-86141 5-35-02 aŭ
retadreso

Rambler's Top100
Яндекс цитирования
Скиталец - сервер о туризме и путешествиях
Hosted by uCoz